/r/Esperanto
Welcome to the Esperanto subreddit! Esperanto is a widely spoken universal language. It's one of the easiest languages to learn!
On /r/Esperanto, feel free to ask questions, post relevant links, and start discussions in or about Esperanto.
If you want to ask a question about Esperanto please do so in the question thread stickied at the top of the sub, otherwise it will be removed.
Remember to add a flair to your posts!
Bonvenon al la reditero de Esperanto! Sentu vin libera demandi demandojn, afiŝi pritemajn ligilojn, kaj komencigi interparolojn Esperante kaj teme de Esperanto.
Welcome to the Esperanto subreddit! Esperanto is a widely spoken universal language. It's one of the easiest languages to learn! /r/Esperanto is a place for everything in and about Esperanto. You can post links to articles, videos or start a discussion.
If you have a question, please use the question thread stickied at the top of the sub or /r/LearnEsperanto.
Memes are only allowed on Wednesday, on other days you can post to /r/BonajMemeoj.
Remember to add a flair to your posts!
Click here to learn more about Esperanto.
Oficialaj sociaj ligiloj
Helpiloj / Helpful tools
Aliaj gravaj ligiloj
/r/Esperanto
Saluton, mi estas Esperantino franca en Bilbao kaj mi volas renkontiĝi homojn en ĉi tiu urbo. Kiu volas paroli kun mi?
Saluton, amikoj! Kaj saluton aparte al tiuj amikoj, kiuj ŝatas librojn.
En la angla, ni havas du famajn kolektojn de literaturo: Great Books of the Western World (Grandaj Libroj de la Okcidenta Mondo) kaj Harvard Classics (Harvardaj Klasikaĵoj). En ĉi tiuj kolektoj troviĝas multaj klasikaĵoj de okcidenta literaturo, ekzemple la filozofiaj verkoj de Aristotelo, la epopeoj de Homero, la historioj de Herodoto, la religiaj verkoj de Tomaso de Akvino, la teatraĵoj de Ŝekspiro, la romanoj de Charles Dickens, ktp.
Mi pripensis tion kaj mi scivolis ĉu eblus krei tian kolekton en Esperanto. Mi pensas, ke ĝi enhavus verkojn de ĉirkaŭ la tuta mondo, kaj originalajn esperantajn verkojn kaj tradukitajn verkojn.
Kompreneble demandoj leviĝas: Kiom da taŭgaj verkoj jam ekzistas en Esperanto? Ĉu eblus trovi kapablajn tradukistojn, kiuj havus sufiĉan intereson partopreni en tian projekton? Kiel oni elektas la verkojn? Kaj se fizikan kolekton de la libroj estus kreita, ĉu homoj pagus por ĝi?
Kion ĉiuj pensas pri ĉi tiu ideo? Kiel amanto de libroj, mi pensas ke Esperantujo bezonas tian grandan kaj prestiĝan eldonon de klasikaĵoj.
Jen la fama Zamenhofa poemo "Ho, mia kor'," kaj poste mia traduko en la anglan.
Ho, mia kor', ne batu maltrankvile,
El mia brusto nun ne saltu for!
Jam teni min ne povas mi facile,
Ho, mia kor'!
Ho, mia kor'! Post longa laborado
Ĉu mi ne venkos en decida hor'?
Sufiĉe! trankviliĝu de l' batado,
Ho, mia kor'!
Be still, my heart,
and beat not from my breast!
Be calm!
I feel now barely, hardly in control.
My heart, be still!
Be still, my heart.
We put in all our work and won -
Enough! It's done!
Now quiet down your pace.
My heart, be still!
Notoj:
Mi tradukis tiun poemon ĉar mi credas, ke gravas traduki esperantaĵojn en niajn denaskajn lingvojn - eĉ se tiu lingvo estas la angla, MDR. Kiel alie konigi la mondon pri esperanto kulturo?
Mi elektis nek traduki laŭvorte, nek laŭfraze. Pli plaĉas al mi esprimi la sencon de la originala, kiu ŝajnas al mi bone esprimata per tia "libera" traduko.
Fonto de originala teksto: https://eo.wikipedia.org/wiki/Ho,_mia_kor%27
Jen mia promesita traduko de la poemo jam tradukita de u/ZefiroLudoviko.
PSALMO DE LA VIVO
Henry Wadsworth LONGFELLOW
Kion la koro de la junulo diris al la psalmisto
Diru en lamento kanta
Ne, ke sonĝo estas viv’!
Mortas la anim’ dormanta,
Kaj vi pensas kun naiv’.
Vivo karas! Vivo riĉas!
Tombo estas ne destin’:
«Vi el polvo repolviĝas»
Veras ne pri la anim’.
Ne por ĝoji aŭ malĝoji,
Al la celo marŝas ni,
Sed por tio: morgaŭ voji
De hodiaŭ ĉiam pli.
Arto longas, Tempo flugas:
Niaj koroj de aplomb’
Tamburante nin kondukas
Malbruete al la tomb’.
En mondvasta batalego,
En premanta viv‐bivak’
Estu ne pelata grego,
Sed heroo por atak’!
Fidu ne ontecon belan!
Morta pasinteco for!
Nur observu nunon veran!
Supre Di’ kaj ene kor’!
Ni, sekvante la grandulojn,
Vivos noble kaj kun saĝ’,
Kaj post la foriro spurojn
Lasos sur la tempoplaĝ’,
Spurojn, kiujn velmaristo
Sur la akvo de l’ pere’,
Ŝiprompulo sen rezisto,
Vidos kaj kuraĝos ree.
Al agado ni ekpasu
Kun neŝancelebla mens’:
Ni atingu kaj ni ĉasu
Kun labor’ kaj pacienc’.
Ekde mi interesiĝas je Esperanto, mi ankaŭ volis ekscii pri pli praEsperanto. Mi scias, ke ekzistas du konatajn versiojn da la praa lingvo, la unua estas konata nur el poemeta de Zamĉjo mem, "Jam temp' está." Kaj ankaŭ travivas literon el Zamĉjo al praZamĉjo, kiu donas pli da informojn.
Ŝajne, se ni scias la bazajn regulojn, ni povus rekonstrui provizoran version de la pova lingvo.
Kial kaj kiel ni uzu ĝin? Mi opinias, ke ni uzu la praan por 'Fakespeare' (falsa Shakespeare, Ŝekspiraĉo?), arĥaja lingvaĵo.
La praa estus perfekta por traduki La feestrinon (The Faerie Queene) de Spenser, 16-centjara tre longega granda epopeo, skribita en praŝajna lingvaĵo. Diu helpu kiu ajn stultulo riskas peni kian faron. La poemo estas la plej longa en la angla lingvo, kaj ĝia rimsistemo uzas 4opajn kaj 3opajn rimojn, ne facila por lingvo kiel (pra)Esperanto.
Daŭras la praa arbaro. Sed fore de ĝia ombraro,
Kune en tomboj sennomaj, jen dormas la gekoramikoj.
Sub la muretoj humilaj de la katolika tombejo
Ili ripozas urbcentre nekona, nenota;
Tien kaj reen la tajdoj de vivo apude fluadas,
Miloj da koroj batantaj, kie ili restadas kaj ĉiam,
Miloj da cerboj doloraj, kie ili ne plue laboras,
Miloj da manoj luktantaj, kie ili nun ĉesis labori,
Miloj da lacaj piedoj, kie ili nun finis vojaĝi!
Daŭras la praa arbaro; sed sub la ombraro de l' branĉoj
Loĝas gento alia, kun lingvo, kutimo alia.
Nur tra la bordo de la nubula, funebra marego
Daŭras akadianoj kelketaj, kun patroj pelataj
Foren kaj reen vaginta ĝis brusto denaska por morti.
En la lituj' de maristo, la rul' kaj ŝpinilo laboras;
Portas ankoraŭ fraŭlinoj ĉapelojn normandajn kaj glandojn memfarajn,
Kaj ĉe la fajro vespera ripetas ĉi tiun rakonton.
Kiam el ŝtonaj kavernoj la voĉo profunda de l' maro
Najbara parolas, respondas senĝoje l' arbaro.
Jen la unua fragmenteto el la rakontoj de Canterbury, la ĉefverko de la mezangla poeto Geoffrey CHAUCER (ĈOSERO). Mi esperas finfine traduki la tuton, sed nenion certigas (kelkaj aliaj fragmentoj jam pretas kaj atendas poluradon).
Mi decidis esperantigi ĝin kredante, ke la samideanoj pli emas legi malnovlingvajn antikvaĵojn ol anglalingvajn modernaĵojn. Dirindas ankaŭ, ke la Ĉosera lingvaĵo uzas pli da silaboj kompare kun la nuna angla, estante do pli facile esperantigebla (legantoj de miaj aliaj tradukoj rimarkos sendube la malstreĉecon de la ĉi-suba).
ĜENERALA PROLOGO
Geoffrey ĈOSERO
Ĉi tie komenciĝas la libro de la rakontoj de Canterbury.
Kiam April’ per dolĉa pluvo pike
Venkis la Martan sekon ĝisradike
Kaj banis ripojn en la likvo pova,
Per kiu flora viv’ naskiĝas nova;
Kiam ankaŭ Zefiro(1) dolĉe spiris
Tra l’ kampoj kaj arbaroj kaj inspiris
La molajn ĝermojn, kaj la suno juna
Vojmeze staras en la Ŝafo luma,(2)
Kaj la birdetoj melodiojn formas,
Kiuj sen okulferm’ tutnokte dormas
(Naturo ilin tiel kor‐ekscitas);
Tiam pilgrimojn oni ekavidas,
Kaj la palmuloj(3) en transmara foro
Serĉas sanktejojn de multlanda gloro;
Kaj ili, el graflandoj anglaj ĉie,
Ĝuste al Canterbury iras pie
Serĉi benatan la martiron sanktan,(4)
Al ili dum malsano tre helpantan.
En ĉi‐sezona tago mi hazarde
En Southwark en «The Tabard»(5) restis halte,
Ironte kun spirito plene pia
Al Canterbury en pilgrimo mia.
En la hotelon venis ĉi‐vespere
En kompanio naŭ kaj dudek vere:
Diversaj homoj pro hazardaj kuroj
Renkontiĝintaj — tute pilgrimuloj,
Al Canterbury rajdi atendantaj.
La staloj kaj dormĉambroj estis grandaj,
Kaj oni plej afable nin regalis.
Resume, kiam laca suno falis,
Mi jam kun ĉiuj tiel paroladis,
Ke mi al ili tuj ekkamaradis;
Kaj ni konsentis frue ellitiĝi
Por la vojaĝo: mi rakontos pri ĝi.
Havante tamen tempon kaj okazon,
Antaŭ ol mi rakontu plian frazon,
Mi pensas, ke konformas al racio
Informi plene pri l’ situacio
De ĉiu hom’ el ili, laŭ konstato:
Kiu li estis kaj de kia grado,
Kaj kia estis eĉ la vestostilo;
Mi nun komencos do per kavaliro.
(1) Zefiro: greka dio de la okcidenta vento.
(2) Ŝafo: la stelaro Arieso.
(3) Palmuloj: pilgrimuloj, kiuj vizitis Jerusalemon kaj rekunportis palmobranĉon kiel atestilon (verŝajne peceto el la "Sankta Kruco" ne estis sufiĉe konvinka).
(4) Benatan la martiron sanktan: Thomas Becket, angla ekleziestro, kiun murdis soldatoj en la preĝejo de Canterbury laŭ fifama reĝa ordono: "Ĉu neniu senigos min je tiu petolema pastro?!!" La restaĵojn de Becket oni tenis en lia sanktejo pro ilia laŭdira miraklopovo.
(5) "The Tabard": mezepoka trinkejo nun malkonstruita.
Ne aldiru min plorante,
Ke la viv' 'stas falsa rev'.
Morta 'stas l' anim' dormante;
Versimilas ne la ver'.
Vivo veras kaj honestas.
Ne la tomb' 'stas cel' de ĝi.
Pulvo estos vi kaj estas
Ne 'stas vera pri l' anim'.
Arto daŭras, vivo haltas.
Do bravega, ĉiu kor'
Kiel tambureto batas
En funebraj marŝoj for.
En la monda kamp' batala,
En la eta viv-bivak',
Ne 'stu kiel bov' pelata,
'Stu heroo en malpac'.
Ne konfidu estontecojn.
Entomigu l' estintec'.
Agu, faru l' estantecojn
Koro ene, di' en ment'.
Grandaj vivoj 'stas dirante
Sankta elblas nia aĝ',
Forlasante, forirante
Signoj sur la tempa plaĝ';
Signoj, kiun aliulo,
Ŝipirante kiel ni,
Post-ŝiprompa, kara ulo,
Povus ĝoje vidi ĝin.
Tial, estu ni agante
Nun kun ĉiu-ŝanca kor'
Ĉasadante, atingante
Dum atendo aŭ labor'.
Saluton! Antaŭ du jaroj mi decidis traduki la epopeon Iliado de Homero, kiu ampleksas ĉ. 15 mil versojn, el la helena al Esperanto.
Antaŭ ĉ. jaroj mi finis la tradukon de la kanto unua (de 24), hodiaŭ mi finis la sesan kanton kaj per tio ĉ. 25% de la verko (ekzakte: 3926 versojn). Mi tradukas unue kiel eble plej ekzakte, do al prozo. Fininte la tradukon la versigos ĝin per metro taŭga por Esperanto.
Oni povas vidi la ĝisnunan malnetan tekston ĉi tie kaj sekvi la progreson (mi tamen nun faros paŭzon por eksperimenti verse per alia, malpli longa poemo, la Teogonio de Heziodo)
Apparently, I'm the only Esperantist in my country. I've tried my best to find someone who can actually speak Esperanto here, but I couldn't. Also, I'm a beginner. It would be nice to have someone to speak with me to actively practice Esperanto. I'm tired of practicing alone and talking to myself.
I'm a male (20).
Dankon kaj bonan tagon...!!
I would love a friend that I can learn esperanto with. I have been working very hard on it, but I know it's easier when you can talk to someone with it. I'm sorry this isn't in esperanto but I'm a beginner trying to start.
Saluton!
Hello! I am a student from Lund University in Sweden. My thesis partner and I are currently conducting a survey about Duolingo. The purpose of the survey is to examine how, for example, leaderboards, missions, and levels affect motivation/usage of Duolingo. Our target group is people who are learning languages and use Duolingo for learning. The survey will not take more than 5 minutes, so we hope that you can dedicate some of your precious time to participate. Every participant is appreciated!
This is a post where you can ask any question you have about Esperanto! Anything about learning or using the language, from its grammar to its community is welcome. No question is too small or silly! Be sure to help other people with their questions because we were all newbies once. Please limit your questions to this thread and leave the rest of the sub for examples of Esperanto in action.
Jen afiŝo, kie vi povas demandi iun ajn demandon pri Esperanto. Iu ajn pri la lernado aŭ uzado de lingvo, pri gramatiko aŭ la komunumo estas bonvena. Neniu demando estas tro malgranda aŭ malgrava! Helpu aliajn homojn ĉar ni ĉiuj iam estis novuloj. Bonvolu demandi nur ĉi tie por ke la reditero uzos Esperanton anstataŭ nur parolos pri ĝi.
Ne estis mi tie,
preĝante plorpie,
katenis min sklave Siberio.
La famon ne brue,
nur poste, malfrue,
simile al eĥo de mortkrio
mallonga sciigo alportis:
"La Majstro mortis!"
Sed scias mi sente,
ke oni sensente
plezurojn pelante babiladis,
eĉ kiam plorante
la ĉerkon portante
amaso funebra trapaŝadis.
Mallonga sciigo alportis:
"La Majstro mortis!"
Por ili, jen homo,
eĉ malpli — nur nomo
sin kaŝis por ĉiam en la ĉerko...
Por ni, funebrantoj,
por pacbatalantoj,
ĝi gardas kreinton de mondverko.
Mallonga sciigo alportis:
"La Majstro mortis!"
(Nikolsk-Ussurijsk, 1917)